Fekafiŝado Intensigas · 5:34am May 16th, 2018
Ĉu vi memoras ĉi tiu blogposton? Kompreneble ne, ĉar neniu legis ĝin, sed se oni ja legus ĝin, si verŝajne forgesus antaŭ ol nun. Mi diras tion, ĉar fakte mi forgesis rapide. Priparoli ion kaj fari ĝin estas tre malsimilaj.
Kial do mi parolas pri ĝi denove? Nu, mi havas devigoj kiujn mi avertas per ĉi tio--jen unu kialo. Sed ankoraŭ kaj serioze, mi hazarde memoris mian poston, kaj mi pensis pri la venonta finiĝo de la serio (almenaŭ la kvara generacio)...
Mi volas fari ion, sed, nu rigardu: dum duondekjaro mi kreis nur du rakontojn. Mi verkadas alia, sed delonge mi akceptis ke mi rakontumas tre malrapide. Tro malrapide por atingi mian celon nur tiel. Mian celon, kompreneble, estas kiu ni ĉiu deziras: esti komunano. Mi konsideris min "fratponeo" (persone, mi preferas la vorton "poneumemulo" kiel tradukon de "brony") dum jaroj, sed vere mi rigardis la ŝatantaro tiom distance kiom nia poneoj.
Do se mi volas partopreni, kaj rakontoj ne sufiĉos, estas bonŝance ke ni havas blogojn, ĉu ne? Dankon knighty. Por mi blogojn havas iliajn proprajn problemojn: ĉefe, mi ne sciias kion priblogi--mi havas ideojn por rakontoj, malpli por blogoj. Ankaŭ mi estas timema en ĉi tiaj aferoj; malsociema mi estas. Mi intencas fari pli da blogoj, eĉ se mi ne havas solvon por la unua problemo, sed se blogverkado estas kiel rakontverkado, fari ĝin generos novajn ideoj, novaj temoj mi volos diskuti. Por la dua, mi supozas, ke mi povas simple skribi ĉi tiele, en lingvo neniu konas. Ĉio estas esprimita kiel necesas por mi, sen la "danĝero" ke iu komprenos min.
Atentu pli da blogoj, kaj iam, pli da rakontoj. Eble mi tradukos ĉi tio, eble ne.
Ĝis